Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:
  • Music:

Sabata esplor-vagado

Hodiaŭ mi kun mia najbaro (tiu, kiu okupiĝas pri Falun Dafa) aranĝis vesperan esplor-vagadon tra kelkaj Simferopolaj manĝejoj-drinkejoj. La najbaro estas eĉ pli introverta, ol mi, tial pri la interrilatoj kun junulinoj li preskaŭ plene malspertas. Estis ege amuze vagadi kun li tra la urbo kaj aŭskulti liajn infane naivajn revojn pri tio, kiel bonus renkonti bonan junulinon, inviti ŝin tien kaj tien, ktp. Mi jam satludis tiujn ludojn, do vere amuziĝis. Finfine, ankaŭ mi ja ne estas senproblema. Iam mi jam skribis, ke foje mi emas iom sidi en iu bona kafejo por ordigi la pensojn, sed mi vere malbone konas tiaspecajn lokojn de Simferopolo kaj, estante introvertulo, mi ege malŝatas veni kien ajn - por ricevi animan plezuron mi devas ja havi specialan anim-agordon por tio kaj pli-malpli bone koni la lokon.

Do, el la hodiaŭa esplor-vagado ni gajnis, verŝajne, ambaŭ. La najbaro ĝuis almenaŭ ioman eksterloĝejan aktivadon. Kaj mi ĝuis ekkoni persone kelkajn novajn kafejojn, kiujn eblos uzi por pens-ordigo dum aŭtuno kaj vintro (ĝis la printempo mi espereble jam finordigos ĉion en mia kapo :)). La unua loko estis ege-ege ĉarma, ĝuste tio, kion mi plej preferas - kun fenestroj, kiuj rigardas al la strato, kun bela etoso, agrablaj aromoj, bongustaj kafo kaj deserto, afablaj servistinoj. Sed ja iom multekosta. Iom tro multekosta, mi eĉ dirus. Nu, oni ja devas pagi por la plezuro. La dua loko pli similis Makdonaldseskan rapidmanĝejon: kun pli-malpli bonaj manĝaĵoj kaj eĉ iom da ornamaĵoj ene, sed kun multe da plasta odoro kaj malmulte da animeco. Nu, almenaŭ la prezoj estis pli ol adekvataj.

Forlasinte la duan kafejon ni jam estis tiel sataj, ke emis iri hejmen. Sed preterpaŝante unu plian institucion mi rimarkis, ke oni proponas tie... Sed ĉi-loke mi devas haltigi min kaj rakonti interesan historion, kiun mi tuj rememoris ĉe tiu manĝejo. La historio okazis al mi kaj al Saŝa Galkin (alauxdo) somere 2005 dum la Zakopana IJK. Promenante tra la somera urbo iumomente ni decidis viziti iun bierejon kaj mendi iun luksan kaj nekutiman bieron. Necesas klarigi, ke nia duopo plenrajte povis nomiĝi poliglota - Saŝa perfekte regas la anglan, la germanan kaj Esperanton, pli-malpli konas la francan kaj la tataran; mi aldonis al tiuj lingvoj mian bonan scipovon de la ukraina, kiu ja multaflanke similas al la pola. Do, imagu, ke tiuj du multlingvuloj volas mendi iun interesan lokan malvarmegan bieron. Mi venas al la bufedo kaj mendas la unuan bieron, kiun mi vidas sur la menu-tabulo (tie per grandaj literoj estas skribite "Piwo z ..." - kaj estas menciataj kelkaj specoj kun diversaj aldonaĵoj; iujn vortojn, kiel, ekz., miód, mi komprenas, sed iujn ne, tamen la vorto piwo ja estas internacia en la orienta Eŭropo). Oni tamen respondas al mi, ke tiu speco aktuale mankas. Mi petas la duan, ĝi same mankas. La samo pri la tria. Sur la kvara pozicio mi trovas ion, kio estas nomata Grzaniec. Ho, kia sukceso! - mi pensas. Verŝajne, estas iu tre specifa biero, se ĝi eĉ havas tiel specialan nomon. Mi do mendas du gĵanecojn kaj iras al la tablo atendi. La biero estas verŝata iom longe, ni eĉ komencis maltrankvili. Sed finfine oni alportis al ni du tasojn da... varmvino! (mi ne certas pri la komprenebleco de tiu E-ta vorto, tamen ĝi ŝajnas al mi pli-malpli adekvata; temas pri speciala speco de spicita varmigita kaj iom dolĉigita vino). Ĝi ja estis tute bona, sed komprenu la situacion: du uloj kun pretendoj pri lingvo-konoj anstataŭ mendi malvarman bieron mendis varmegan vinon! :) Ni multe amuziĝis pri tio...

Do, en la tria kafejo mi ekvidis, ke oni proponas varmvinon. Eĉ konsiderante, ke mia sperto pri vizitado de simferopolaj kafejoj estas negranda, mi tamen nenie vidis varmvinon proponata. Mi do decidis gustumi ĝin - kaj tiel ni vizitis la trian trinkejon. La varmvino relative bonis, do mi restis kontenta.

Tiel pasis la sabata vespero. Lunde mi forveturas en Kievon, kie mi estos ĝis la 26a de septembro. Espereble mi ja povos uzi la reton tie, sed certe ne tre aktive. Kaj hodiaŭ okazis kvazaŭ simbola adiaŭo al Simferopolo.

Tags: amuzaĵoj, en esperanto, lingvaj aferoj, simferopolo, vivo
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 4 comments