Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

Denove pri la Esperanta vikipedio, amare

Amatorismo kaj foje absurdismo de la Esperanta vikipedio ĉiam pli kaj pli afliktas min. Certe, ĝi estis avangarda projekto en sia pleja komenco. Sed ŝajnas al mi, ke nun, kiam nacilingvaj vikipedioj pro kompreneblaj kialoj superas ĝin, la Esperanta vikipedio pli kaj pli enŝlimiĝas.

La lasta afliktaĵo iĝis por mi la artikolo Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy. Ĝi estis elektita kiel Artikolo de la semajno kaj dum certa tempo pendis sur la Ĉefpaĝo. Jam la 23an de novembro mi atentigis sur la diskut-paĝo de tiu artikolo, ke la nomo, laŭ mi, estas misa: kial atenco, se okazis fakte murdo? Ja "atenco" estas nur "provo mortigi"! Eble mi ion ne komprenas, sed... Mia cerbo vere ne povas iel pravigi tiun misan nomon.

Kaj nun provu diveni, kiom da reagoj provokis mia opinio? Eĉ ne unu respondo aperis eĉ malgraŭ tio, ke mi esprimis ĝin, kiam la artikolo ankoraŭ estis prezentata sur la Ĉefpaĝo! Ĉu ne terura amatorismo? Haste-haste ni faregu pliajn dek artikolojn, nur por ke la slovaka/dana vikipedioj ne atingu nin... Sed kiajn artikolojn? Pri kio? Ne gravas...

Eĥ... Ho, kie estas do konsolo por mi, poeto sen popolo...
Tags: en esperanto, vikipedio
Subscribe

  • Ju pli bonas proverbo — des pli ĝojas la cerbo!

    ru: В этой записи представлена одна лишь «непереводимая игра слов», понятная только эсперантистам. Ну, неэсперантисты могут, конечно, прогнать всё…

  • Загадочный дорожный знак

    Сегодня под Симферополем (где именно — расскажу уже завтра) мне встретился незнакомый дорожный знак. Автомобильных прав у меня нет, но дорожные…

  • Привит и сертифицирован

    Как я уже говорил, 4 августа я получил вторую дозу вакцины. С учётом характера моей работы вопрос получения соответствующего документа был как бы…

  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments