Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:
  • Music:

Parabolo pri trumpeto

      ...

      Dum longaj garamontaj (vd. la komenton sube) vesperoj nemalofte okazis, ke Belbo, elturmentita de la manuskripto, turnis la okulojn for de la papero kaj komencis paroli, kaj mi aŭskultis, ordigante fragilajn akvafortojn de la Tutmonda ekspozicio en la projekto de la vica libro, - li improvizis pri libera temo, sed tuj fermadis la konkon ĉe plej eta suspekto, ke oni povas opinii lin serioza. Iam sonis la rememoroj el la pasinteco, sed nur en la fabla funkcio: por ilustri, kiel ne endas agi.
      - Venas nia fino, - foje trabalbutis li.
      - Ĉu la dekadenco de Eŭropo?
      - He, ĝi ja dekadencu... Ne, mi celas la verkistaron. Jen la tria manuskripto dum la semajno. Unu temas pri la bizanca juro, la dua - pri Finis Austriae (vd. la komenton sube) kaj la tria - pri la pornografiaj sonetoj de Baffo (vd. la komenton sube). Ŝajnas, ke estas tute diversaj aferoj, ĉu ne?
      - Jes ja.
      - Do jen, sed ĉiuj tri pritraktas la terminojn de la Deziro kaj la Objekto de la Amo. Modo estas granda forto. Mi ja povas kompreni Baffon, sed la bizanca juro...
      - Ĵetu en la paperkorbon.
      - Ne, ĉio ĉi estas printata koste de la Centro de la sciencaj esploroj kaj entute ne estas tiel malbona. Limokaze mi telefonos al ĉiuj kaj demandos, ĉu ili konsentas forlasi tiujn alineojn. Por ilia persona profito.
      - Sed kiel li sukcesis kunigi la objekton de la amo kun la bizanca juro?
      - Li ja sukcesis. Kiel vi komprenas, eĉ se ekzistis en la bizanca juro la objekto de la amo, ĝi ja estis alia, ol opinias la aŭtoro. La objekto de la amo ĉiam estas alia.
      - Kiusence - alia?
      - Ne tiu, pri kiu oni pensas. Iam, kiam mi estis kvin- aŭ sesjara, mi sonĝis trumpeton. La oran. Nu, estas unu el tiuj sonĝoj, kiuj trakuras la vaskulojn kvazaŭ mielo - io simila al la nokta polucio antaŭ la seksmaturiĝo. Mi pensas, ke neniam poste en la vivo mi estis tiel feliĉa. Neniam. Kompreneble, post la vekiĝo mi komprenis, ke la trumpeto mankas, kaj ekploregis kvazaŭ bovido. Mi ploris dum la tuta tago. Kion mi povas diri? Eble, vere antaŭ la milito, kaj tio ja okazis en la tridek-oka, la mondo estis tre malriĉa. Ĉar hodiaŭ, se mi havus la filon kaj ekvidus lin en tia malĝojo, mi dirus al li: ni iru kaj aĉetu al vi trumpeton, kiun vi deziros. Finfine temis ja pri ludilo, ĉu ĝi povus kosti multe? Sed miaj gepatroj ne havis eĉ penseton pri io tia. Monon oni traktis plej serioze. Kaj kun la sama seriozeco oni instruis la idojn: ne ĉion, kion oni deziras, eblas ricevi. Jen mi, ekzemple, ne ŝatas la brasik-supon - nu, ĉu estas io krima, je dio, sed la diskuiritan brasikon mi eĉ gustumi ne povas... Sed responde oni ne diris: estas via afero, vivu hodiaŭ sen la supo, manĝu la duan pladon (kaj ni ja vivis nemalriĉe, ĉiutage ni havis la unuan, la duan pladojn kaj kompoton). Sed la gepatroj estis tute aliaj, neniuj kapricoj estis permesataj, manĝu, kion oni donas al vi. La sola afero, pri kiu ili konsentis por atingi kompromison - la avino povis elpreni la algojn el mia telero, kaj ŝi ja fortiradis ilin, fadenon post fadeno, vermon post vermo, nazmukaĵon post nazmukaĵo, kaj mi devis gluti tiun senminigitan supon, eĉ pli aĉan, ol antaŭe, - tamen, eĉ tiujn dorlotaĵojn mia patro ege malaprobis.
      - Kaj kio pri la trumpeto?
      Li suspekte ekrigardis min.
      - Kial vi bezonas scii pri la trumpeto?
      - Mi nenion bezonas. Estas vi, kiu ekparolis pri la trumpeto, io pri la objekto de la amo, ke ĝi estas ĉiam alia.
      - Do, la trumpeto. Devis alveni la geonkloj el ***. Ili ne havis la infanojn, mi estis la ŝatata nevo. Ili eksciis, ke mi priploras tiun vizian trumpeton, kaj diris, ke ili pretas ordigi ĉion. Ke morgaŭ ni iros en ĉiovendejon, kie estas speciala fako pri ludiloj, kaj mi elektos la trumpeton laŭ mia deziro. Dum la tuta nokto mi ne dormis, la tutan matenon de la sekva tago mi tremis. Finfine ni ekiris en la ĉiovendejon - kaj tie estis trumpetoj de minimume tri modeloj. Ĉiuj pregitaj el latuno, sed al mi ili ŝajnis bolanta kupro de la Promesita Lando. Tie estis militista klariono, trombono kun movebla ŝovtubo kaj iu pseŭdotrumpeto, ĉar ĝi havis funelon kaj estis ora, sed ja kun la saksofonaj klavoj. Mi ne sciis, kiun elekti, malŝparis multe da tempo - kaj tio estis, verŝajne, mia eraro. Al mi plaĉis ĉiuj tri, sed la geonkloj povus decidi, ke neniu plaĉas. Intertempe la onklo kaj la onklino rigardis la prezindikojn. Ili ne estis avaraj, tamen, verŝajne, ili komprenis, ke aceteblas ankaŭ malpli kosta aĵo - klarneto el bakelito, nigra, kun arĝentaj klapoj. "Eble, vi volas tion?" - demandis ili, montrante la klarneton. Mi provis ĝin, ĝi blekis laŭ la klarneta maniero, mi penis konvinki min, ke mi bezonas ĝuste klarneton, sed samtempe mia cerbo funkciis plej rapide kaj venis al la konkludo, ke la onklo kaj la onklino persvadas min elekti klarneton, ĉar ĝi estas malpli kosta, dum la trumpeto, mi pensis, kostis trezoregon kaj mi ne povis postuli de la geonkloj tian oferon. Oni ĉiam instruis min, ke kiam oni proponas al vi ion bonan, endas tuj respondi "ne, dankon", kaj eĉ kelkfoje, ne etendi la manon tuj post la "ne", sed atendi, ĝis la donacanto insistos kaj diros: bonvolu preni, plezurigu min. Nur post tio la bonedukita infano cedas. Tial mi diris al ili, ke, eble, mi ja ne tre volis la trumpeton. Ke, eble, ankaŭ la klarneto tute bonas, se ili opinias tiel. Kaj mi tuj enrigardis iliajn vizaĝojn, esperante, ke ili denove demandos min. Sed ili ne redemandis. Ripozu ili en paco. Ili estis plej feliĉaj, ke povas donaci al mi klarneton, se - kiel ili diris - mi volas ĝuste klarneton. La retiriĝo jam ne eblis. Oni aĉetis al mi klarneton.
      Li denove ekrigardis min suspektoplene.
      - Ĉu vi volas scii, ĉu mi plu sonĝis la trumpeton?
      - Ne, - diris mi. - Mi ja volas scii, kiu estis la objekto de la amo.
      - Ha, - reeĥis li, denove eklegante la manuskripton. - Jen, ankaŭ vi estas obsedita de tiu objekto de la amo. Respondante tiujn demandojn ĉiuj kutime mensogas laŭ siaj plejaj povoj. Jessss... Nu, kaj kio, se oni estus aĉetintaj la trumpeton por mi? Ĉu mi estus vere feliĉa? Kion vi povas diri, Kazobon?
      - Tiuokaze vi ja sonĝus klarneton.
      - Ne, - seke diris li. - La klarneton mi nur posedis. Eĉ ne unu fojon ludis.
      - Klarnetoj ne estas porinfana ludilo...
      - Mi la klarneton ne ludis, - kun emfazo artikulaciis li, kaj mi eksentis min pajaco...

      Komentoj:
      Garamontaj vesperoj - la ĉefheroo Belbo laboras kiel redaktisto en la eldonejo Garamont
      Finis Austrie (La fino de Aŭstrio) - la termino, uzata por aludi la krizon de la Aŭstro-Hungara Imperio antaŭ la Unua Mondmilito
      Giorgio Baffo - itala poeto (1694-1768)

La supre prezentita fragmento estas mia traduko el la romano "La pendolo de Foucault", verkita de Umberto Eco. Unuafoje mi legis tiun romanon, kiam mi estis stundento de la 4-5a studojaro. Tiam mi perceptis tiun romanon preskaŭ nur kiel detektivon (jes ja, kun multe da intelekta enhavo - kaj ja tiel kolosa, ke la misfama Dan Brown prezentiĝas kiel eĉ mikroskope netrovebla nano kompare al Eco). Nun venis la tempo relegi la romanon, kion mi plezure faras, kaj ĝi kompreneble elmontras al mi siajn novajn facetojn. Iuj pecoj estas vere pensigaj kaj kortuŝaj tute sen ajna ligo al la ĉefa intrigo de la romano. Jen, unu el tiaj mi tradukis al Esperanto (el la rusa traduko, do, certe, ne povas temi pri la fideleco al la originalo; rigardu tion nur kiel mian amatoran adapton aŭ interpreton; se vi estas registrita ĉe vkontakte.ru, vi povas rigardi la rusan originalon ĉi tie).

Tags: en esperanto, tradukado
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments