Unuvorte, mi faris la artikolon pri Miĥail Ŝĉerbakov (nenio speciala, simple tradukis la rusan artikolon kaj aldonis la paragrafon pri Ŝĉerbakov en Esperanto). Espereble, neniu opinios la fakton, ke mi mencias en la artikolo kaj min mem, kaj mian diskon, kiel memreklamon. Kompense ni povas fieri, ke la Esperanta versio de tiu artikolo enhavas la unikan paragrafon, kiu legeblas nenie aliloke :).
Mi daŭre cerbumas, ĉu kaj kiel organizi la konkurson pri tradukado de la ŝĉerbakovaj kantoj al Esperanto, kaj samtempe memstare tradukas unu lian ĉarmaĵon. Kompreneble, kiam la traduko estos finita, mi fanfaronos pri tio.
Kaj fine - denove
Due, jam ekzistas bonega vorto "krita", perfekte taŭga por tiu senco (nu, oni ja ne legas NPIVon nek kapablas demandi iun, kiu ĝin ja legas fojfoje). Trie, "sojla" jam havas nuancitan scienc-teknikan sencon, kiu ja diferencas disde tiu de "krita". Komparu: krita - rilata al punkto, stato aŭ kvanto, kie ia esenca ŝanĝiĝo okazas; sojlo - 4. Lima valoro de varianto, sub kiu ne povas aperi iu fenomeno.
Por plej komplete deprimiĝi mi trarigardis la diskut-paĝon ĉe "Sojla temperaturo". Ĉu iu povas diveni, kio estis la plej "pezaj" argumentoj por tiu stulta formo? La afero estas, ke "sojl/" estas Fundamenta, dum "krit/" - ne. "Oni uzu facilan kaj malpli eŭrop-centrecan Esperanton". Jen la scienca nivelo de la diskutado! Post tiaj mortigaj argumentoj mi ne timas eĉ la Lastan Juĝon...
Kaj fine - la plej ĉarma fakto, la ora najlo de la programo. Kiel granda estas la artikolo, pri kiu okazas la tuta musa aktivado? Tute ĝuste - ĝi havas ekzakte 4 frazojn! Sed ĝia "misa" titolo prezentas ja grandegan danĝeron por la E-movado - eĉ la eksplodo de nuklea bombo meze de la CO ne tiel subfosus niajn brilajn perspektivojn. Indas do diskuti plu!
Kial tiel simplajn kaj evidentajn aferojn komprenas nur unuopuloj? Aŭ, pli ĝuste, kian estontecon ni havos (pri la vikipedio, nu, kaj ankaŭ ĝenerale), se tiel simplajn aferojn komprenados nur unuopuloj?