Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

Kato sur manplato

La vivo kun bestoj homigas la homon, kiu nature estas ema al stulteco, agresemo, deprimo, politiko kaj longa rigardado al televidilo.

Jen la ĉarma kaj plej kortuŝa teksto, kiun mi tradukis sen la povo cedi al la tento... — mevamevo


Komaro, reprezentantino de la granda kata popolo, naskiĝis en nekonataj cirkonstancoj kaj estis ĵetita al strato, kiel oni forĵetas rubaĵon, estante kvin semajnojn aĝa.

Kiam katido naskiĝas, ĝi pezas cent gramojn, ne vidas, ne aŭdas kaj ne havas subhararon, tial la sola maniero varmiĝi estas por ĝi rondiĝi ĉe la patrina flanko. Sed kvin semajnojn aĝa katido jam ĉion vidas, aŭdas kaj komprenas. Kaj en la nigraj brilaj okuloj de malgranda Komaro fiksiĝis grandega kaj neinfana malgajo. Ŝi eksciis, kio estas krueleco.

Sed pretere iris la homo, kiu ekvidis la grizan estaĵon sur malfortaj kruroj, kun hirtigitaj haroj kaj tragediplenaj okuloj. La estaĵo malfermadis la etan buŝon kaj miaŭis. La homo prenis la katidon kaj alportis ĝin hejmen sur la manplato.

Ŝajnas, ke la historio finiĝas ĉi tie, ĉar ĝi ricevis la feliĉan finon. Sed tamen ne, la historio iras plu, ĉar en la domo, kiun trafis Komaro, ŝin renkontis kvin lertaj, longetaj estaĵoj, kiuj alkuris la novalvenintinon kaj rigardis ŝin per siaj okuloj-butonetoj.

Kiuj ili estas? Ĉu katoj aŭ ne katoj? Ĉu tigroj aŭ ne? Jes, oni facile povus suspekti la longulojn pri la tigraj kutimoj, ĉar el sub iliaj supraj lipoj elstaris po du akraj kojnodentoj. Komaro staris inter ili sur siaj tremantaj kruroj, mallevinte la maldikan voston, kaj rigardis per rondaj mir-plenaj okuloj. Samtempe la lertuloj, glitante sur la glata planko per siaj longaj korpoj, alkuradis ŝin kaj pikis ŝian nazeton per siaj grandaj rozkoloraj nazoj.

Tiel komenciĝis la mirinda aventuro de la malgranda katido destinita perei, sed savita sur la homa manplato. De generacio al generacio la homaro transdonas la historion pri Movglo, la homido, kiu elkreskis inter lupoj. Kaj en la kata popolo de nun oni transdonos de generacio al generacio la historion pri Komaro, kiu elkreskis inter putoroj.

Kial la homo havu en la hejmo kvin putorojn kaj aldone unu katinon? Tiun demandon povas fari nur tiu, kiu havas en sia hejmo nek putoron, nek hundidon, nek katon, nek almenaŭ papagon. La vivo kun bestoj homigas la homon, kiu nature estas ema al stulteco, mens-rigido, agresemo, deprimo, politiko, geopolitiko kaj longa rigardado al televidilo. Sed se vi havas hejme kvin putorojn kaj katinon, la tuta vivo transformiĝas al gaja frenezumejo. La putoroj, kvazaŭ glataj torpedoj, glitas sur la planko apud viaj piedoj. La katido pendas sur la kurteno. Poste la tuta sesopo radie aranĝas sin ĉirkaŭ la bovlo. Kaj poste ĉiuj dormas kune, kunmiksiĝinte per la korpoj je denshara bulego. Se vi metos la manon en tiun bulegon, vi sentos tiel vivan kaj teneran varmon, kiun la hom’ al la homo ne kapablas transdoni.

Komaro, kiu sidis sur la manplato kaj rigardis malsupren, vane timis: la putoroj ne estas agresemaj. Iam oni tenis ilin hejme anstataŭ katojn — kaj ili ĉasis musojn. Do katoj kaj putoroj havas la komunan intereson: musojn. Ankaŭ la komuna celo senordigi la tutan hejmon estas propra al ili. Ĝuste pri tio ili ja ekokupiĝis: mi prenas la vazon — el ĝi elstaras la rozkolora putora nazo, mi eniras la kuirĉambron — sur la kurten-tenilo promenas Komaro, mi eniras la dormoĉambron — Komaro dormas brakuminte la blankan putoron en malgranda hamaketo. Stop, ĉu en la hejmo estas du Komaroj?

Kiu iom konas la katojn, tiu scias pri ilia kapablo esti ĉie samtempe. Ankaŭ pri ilia scipovo senbrue kaj momente malaperi. Jen vi rigardas — ĝi ja staras antaŭ vi. Jen vi palpebrumas — kaj ĝi jam malaperis. La homo pensas, ke li konas sian loĝejon, en kiu li travivis multajn jarojn, sed reale ĝin konas nur la kato: ĝi kapablas trovi tiel kaŝitajn lokojn, kie la mastro neniam trovos ĝin. Sed la putoro — ja trovos.

La buleto kun interkruciĝantaj kruroj, kiun vi vidas sur la foto, jam plenkreskis kaj transformiĝis al denshara belulino kun verdaj okuloj. La belulino estras la bandon da putoroj. Ŝi dignoplene kuŝas ĉe la ekstremaĵo de dika blua tubo, ĵetita sur la plankon. La putoroj enkuras la tubon kaj traglitas ĝin per siaj longaj korpoj dum Komaro kaptas ilin ĉe la eliro, iom premas per la piedeto, sed tuj lasas. Kiam ili ne kuras dum longa tempo, Komaro enmetas la kapon en la tubon (la resta parto de la korpo ne eniras) kaj sensone krias: «Hej, kompanoj, kie vi estas? Kuru do, mi ja kaptas vin!» Telepatie la katino kaj la putoroj parolas la saman lingvon kaj komprenas unu la aliajn. Kaj la putoroj ekkuras.

Tiel aranĝiĝis la vivo de Komaro. Mi volas aldoni nur, ke havi katinon hejme estas aventuro. Vi pensas, ke vi akceptis ŝin, sed estas ja ŝi, kiu akceptis vin — kaj vi iĝis ŝia homo por mankaresi ŝian ritme spirantan flankon kun silka hararo kaj ceremonie doni al ŝi sur la manplato kor-forman frandaĵon. Tiam ŝi singarde kaj plej delikate prenos la bongustaĵon — kaj vi por momento sentos ŝian etan, varman kaj raspan langon. Foje ŝi priblovos vin per fiera rigardo de siaj verdaj okuloj — kaj vi ekkonscios la senvalorecon esti homo. Kio do estas vi? Kio estas vi, kiu mem nomis sin homo sapiens, sed en la vero estas nur stultulo, kiu faris la surteran vivon infero? Kompatinda ulo, nudhaŭta, kiu bru-marŝas, ne scipovas telepation kaj pro tio senĉese grincas en sia kakofonia lingvo, kaj krome ial malstabile movas sin per nur du kruroj. Suferanto je maltrankvilo kaj sendormeco, ne povanta feliĉe dormi dek ses horojn diurne, ritme spirante per la flanko. Tiel la katino traboros vin per la rigardo de siaj verdaj okuloj, komprenos vin plej elĉerpe — kaj indulge pardonos.

Aleksej Polikovskij
«Novaja Gazeta» (21.10.2015)


Esperantigis Paŭlo Moĵajevo

Tags: en esperanto, tradukado, vivo
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 4 comments