Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

Oni umos pri Esperanto-centro en Krimeo

La antaŭnelonge pasinta Konferenco de REU decidis, interalie, «apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona organizo de REU» (tiele! kun nur unu perdita akuzativo). La afero pri tiu centro estas ankoraŭ nur pasero en la aero, sed la decido jam kaŭzis iomajn disopiniojn en la rusia E-medio: la redaktanto de la «REGo», Garik Kokolija, jam formale distanciĝis de la organizo. Certe, ne temas pri iu skandalo, sed la krimea temaro evidente ne estas tiel facile glutebla por la rusiaj esperantistoj, kiel oni povus antaŭvidi.

Fakte, mi skribas ĉi tiun blogeron ne nur por informi miajn legantojn pri la novaĵo, kiu ja estas sufiĉe bagatela. Multe pli, ol la novaĵo mem, min impresis la komento en la retejo de LOdE, farita de fama skandalemulo Valentin Melnikov. Li skribas en sia kutima trokategoria maniero interalie, ke li neniom bedaŭrus, se «la privata entrepreno de Kokolija» bankrotus, kaj ankaŭ faras plej stultan, laŭ mi, demandon: «Se li tiom malamas Rusion — kial li siatempe transloĝiĝis ĉi tien, sed ne al sia proksima (etne kaj geografie) Kartvelio?» Ve, ne ĉiam granda aĝo atestas pri saĝo. Mi vicfoje ĝojas, ke antaŭ ioma tempo mi ŝiris ĉiujn rilatojn kun la malsamideano VoMo. Estas tamen interese por mi, kiu gir-perturbo okazis en la kapo de Melnikov, kiu antaŭ ioma tempo estis plej aktiva kritikanto de REU kaj ĝia estraro, sed subite decidis aliĝi al la gvindantaro?

Koncerne la priparolatan Esperanto-centron mi volas diri, ke nun ĉiuj aktivadoj pri ĝi ŝajnas al mi nura langosvingado. La pasintjaraj politikaj okazaĵoj faris al la Krimea E-movado (ĝi ja estis malforta, sed ja ekzistis) malbonegan servon. Se antaŭe ĉi tie okazis almenaŭ unu stabila E-renkontiĝo («Aroma Jalto»), se antaŭe oni povis varbe atuti pri malmultekostaj vojaĝoj eksterlanden — do nun ĉio ĉi estas for. Kial kaj por kio krei meze de dezerto iun profanaĵon kun laŭta titolo? Jen enigmo por mi...

Tags: e-movadaj aferoj, en esperanto
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 6 comments