Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

Paradaĵo

Super sankta Maŭzoleo vent’ kunigas nigrajn nubojn, tamen vanas tiu peno: oni ja dispelos ĉion malhelpantan, ĉar natur’ ne povas havi misveteron en la granda Venkotago, tio estas evidenta.

Surtribunas La profeto, La saĝul’, La prezidento, kiu l’ tutan mondon venkis, kiu ĉiujn superruzis. La ĵudist’ per falk-rigardo enpenetras la animojn, kaj l’ Armano-kostumeto rufas pro l’ georgaj strioj. Sort’ Altasa malfacilas: nia mondo ege pezas kaj konstante emas perdi lastan klapon el la kapo! Sur la vangoj ne videblas pro botoks’ eĉ unu falto. L’ Rusa Mondo arde svingas apud li la festajn flagojn.

Jen Gvineo, Kaboverdo, jen Lesoto, Liberio — eĉ bubaĉoj konas, kion ili faris por la venko. Jen gardistoj de Eŭropo kontraŭ hord’ Guderiana, jen pro kies konko-ĵetoj haltis la germanaj tankoj! Jen ja kies praavinoj el la fora ariero sendis al la militistoj milionojn da zontukoj, jen ja kiu sendis tunojn da kokosoj kaj bananoj, kiuj savis multajn vivojn dum blokad’ de Leningrado.

Jen vjetnamoj en zorioj (la vetero ege varmas). Ĉu sen ili la standardo ekflirtintus en Berlino? Ja iliaj bravaj avoj militegis plej sindone — la germanaj generaloj pro la timo sange pisis. Flaros post kvaronjarcento misaj fiusonanaĉoj la mirindan povon de la vjetnamia armilaro! Rememoru, kiel trafe la sajgonaj militistoj pafis el katapultetoj al ferŝelaj meserŝmitoj.

Jen la mongolia estro, li similas Ĉelubeon (la profilo pli similas al Batu’ kaj Cedenbalo). Li tre aĝas kaj memoras, ke prapatroj liaj batis la germanojn en Maroko, Tunizi’ kaj Alĝerio kaj eĉ planis la atencon kontraŭ fia Musolino (tamen la atenc’ fiaskis pro l’ difekta kaptoŝnuro)... Ankaŭ nun batalas ili kontraŭ signoj de faŝismo, eĉ se temas pri batalo meze de l’ montaraj stepoj.

Ve, ne eblas nomi ĉiujn, lacas la okul’ admiri. Ilin ĉiujn parencigis tiu Dua Mondmilito: digna maŭritaniano staras ĉe kirgizo arda, kaj koreo ĝuĉeumas al kiprano kaj al hindo. Post jardek’ iliaj bardoj verkos versojn kaj legendojn pri l’ bonŝanco stari kune kun Putino plej mojosa, kiu venkis unuope (nu, kun iom da rondigo) la faŝistojn de l’ planedo.

Sed al la nealvenintoj — francoj kaj usonanaĉoj, britoj kaj aŭstralianoj, danoj kaj ceteraj svedoj, nederlandaj kanabuloj, perfidemaj fislovakoj, abomenaj moldavaĉoj, stultaj luksemburgianoj, — ni trankvile argumentos: via rol’ en nia venko estas tiel nevidebla, tiel eta kaj mikroba, tiel duba kaj mizera, ke ni vin eĉ ne bezonas. Fine, ĉio estas nia — kaj Krimeo, kaj la festo!


La ruslingva originalo estis verkita de Aleksandr Gabriel kaj legeblas ĉi tie.

Tags: en esperanto, politiko, tradukado
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 24 comments