Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:
  • Music:

Filozofie pri miensimboloj

Miensimboloj estas samtempe strangaj kaj amuzaj aĵoj. Mi bone memoras, kiel evoluis mia rilato al ili. La plej unua reago al la unua vidita miensimbolo estis "Ho, kia idiotaĵo!". Poste ili iĝis al mi amuzaj bizaraĵoj, tute senfunkciaj, sed iom interesaj de la arta vinpunkto (nu, kaj ankaŭ de la vinpunkto "jen kion kapablas produkti la inĝenia homa menso").

Poste, kiam mi iom hejmiĝis sur la vastaj terenoj de la reto, ili iĝis al mi malofte uzataj, sed ofte utilaj helpiloj por reliefigi iun penson, ĝustigi iun intonacion. Sed vere aktive mi ekuzis ilin nur de antaŭ unu kaj duona jaroj, kiam la vivcirkonstancoj ebligis al mi retumi kaj uzi la ICQ-protokolajn tujmesaĝilojn ĉiunokte. Estas preskaŭ neeble rezisti la tenton enprofundiĝi en tiun retan subkulturon (aŭ ĉukulturon?) - alie mi eble estus iom fremda al la plimulto de miaj retaj korespondantoj, kiuj averaĝe estas malpli aĝaj, ol mi. Kaj, kiel oni scias, la plej bona maniero seniĝi je iu tento estas cedi al ĝi...

Kaj jen: post unu kaj duona jaro da uzado mi jam tiel alkutimiĝis al ili, ke foje la manko de certa miensimbolo maltrankviligas aŭ eĉ suferigas min... Kiel oni diras: "dum [malvirtuala] interparolo multon diras la okuloj", ĉu ne? Ŝajne, dum la virtualaj interparoloj, kiam ne eblas rigardi la okulojn de la kunparolanto, oni povas certagrade fidi la miensimbolojn. Sed ve: ankaŭ ili povas ja erarigi kaj perfidi, kaj diablo scias, kie ili nur petolas, kaj kie - atestas pri vere seriozaj aferoj...

P.S.
... Mi nur volis komponi
Etan kanton al ŝi,
Sed ĉi-nokte la vortoj fariĝas
Stultaĵoj aŭ ironi'.

Kaj se vi ne kontraŭas
Tiam ĉesas mi nun,
Kaj atendos por nova okazo
Je la leviĝ' de la lun'...


P.P.S.
Kaco de boaco! En tiel ĉarma kanto tiel altnivela bando (kies drumisto eĉ akademianas) faris tiel stultan eraron: "atendi por nova okazo". Se oni povus enkonduki la mortpunon en Esperantujo, s-ano Bertilo Wennergren eble meritus ĝin la unua pro tiaj misoj :) - kaj jen la miensimbolo...
Tags: en esperanto, vivo
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 2 comments