eo:
Antaŭ semajno per miaj penoj ekfunkciis la Esperanta fasado de la astronomia retejo Heavens-Above. Pri tio aperis mia intervjuo en «Libera Folio» (do por pliaj informoj simple legu la tekston). Sube (en la kaŝparto) oni povas trovi la resumajn rezultojn de mia esploreto-rekomendaro pri la Esperantaj nomoj de la konstelacioj. Bonvolu viziti la retejon, elekti Esperanton (supre dekstre) kaj kontroli, ĉu ĉio funkcias glate. Se vi trovos iujn misojn de la traduko aŭ spertos iujn problemojn — ne hezitu kontakti min (mi daŭre prilaboras la tradukon kaj tenas kontakton kun la retej-prizorganto). Antaŭdankon!
ru:
Сегодня без политики. Я рад похвастаться, что моими силами сайт heavens-above.com (я о нём уже многократно упоминал — астрономический сайт, предназначенный как для профессионалов, так и для любителей, позволяет предсказывать в том числе и вспышки Иридиумов) вот уже неделю доступен и на эсперанто (на русском, тоже с моим участием, он стал доступен уже несколько недель тому назад). В связи с этим даже вышло моё интервью известному эсперантскому порталу «Libera Folio» (см. тут). Под катом я привожу свои наблюдения и соображения по поводу именования созвездий на эсперанто. Можно взглянуть, если интересуетесь, как звучат эти имена параллельно на латинском, русском и эсперанто. Но в основном там материал на эсперанто. Вы предупреждены! :)
Sube mi prezentas la elektitan de mi manieron esperantigi la nomojn de la konstelacioj. Dum la laboro mi uzis 4 ĉefajn fontojn: NPIVon, Retan Vortaron (ReVon), Astronomian Terminaron (AT; ĝi ŝajne ne plu atingeblas rete, mi uzis la malnovan konservitan kopion, kiu eble ne plu estas aktuala) kaj la Esperantan vikipedion. Kiel oni povas vidi, la akceptitaj de mi tradukoj plej ofte koincidas kun la formoj de AT, vikipedio kaj NPIV (ReVo kelkfoje prezentas la malpreferindajn, laŭ mi, variantojn), tamen kelkfoje mi estis devigita akcepti miajn proprajn decidojn (okaze de plurvarianteco). Krome, kiel videblas, nek ReVo, nek NPIV prezentas ĉiujn konstelaci-nomojn (ReVo ŝajnas esti pli avangarda ĉi-rilate, ol NPIV). Aldone, en ReVo mi trovis sufiĉe multajn faktajn erarojn; en NPIV estis trovita nur unu (sed ĝi ja estas tre bedaŭrinda, konsiderante la aŭtoritaton de tiu vortaro).
En la tabelo la maldekstra kolumno prezentas la oficialan latinan nomon, la dua kolumno — la rusan, la tria — la proponatan de mi Esperantan formon (dum tradukado de Heavens-Above mi uzis ĝuste ilin). Tuj notu, ke mi sisteme uzis la adjektivojn Boreala/Aŭstrala anstataŭ la subtenatajn de la vikipedio Norda/Suda. Dekstre mi prezentas miajn komentojn. En la okazoj, kiam inter ĉiuj fontoj regas konsento, mi neniel priparolas tion. Se mi diras, ke la nomo mankas en iu vortaro, mi subkomprenas, ke en la ceteraj fontoj ĝi ja enestas. Atentu, ke kiam mi mencias, ke iu vorto mankas en NPIV/ReVo, mi celas nur la astronomian/konstelacian signifon. Do, mi uzas tiun atentigon por diri, ke la vortaro nenion diras pri la ekzisto de la samnoma konstelacio, dum la vorton/nomon mem ĝi ja prezentas.
Mi anticipe dankas ĉiujn pro eventualaj komentoj kaj kritikoj.
Latine | Ruse | Esperante | Komentoj |
Andromeda | Андромеда | Andromedo | |
Antlia | Насос | Aerpumpilo | Nek en NPIV, nek en ReVo. Laŭ vikipedio — Pumpilo. Laŭ AT — Aerpumpilo. Mi preferis la formon Aerpumpilo, ĉar tia estis la originala ideo de Nicolas-Louis De la Caille, kiu «kreis» tiun konstelacion. |
Apus | Райская Птица | Paradizeo | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Aquarius | Водолей | Akvisto | NPIV mencias ankaŭ la nomon Amforo, kiu estas evidenta kaj evitinda francismo. |
Aquila | Орёл | Aglo | |
Ara | Жертвенник | Altaro | Mankas en NPIV. |
Aries | Овен | Ŝafo | NPIV kaj AT prezentas ankaŭ la formon Arieso, sed inklinas al Ŝafo. |
Auriga | Возничий | Koĉero | NPIVa formo. AT prezentas ankaŭ la variantojn Ĉaristo, Aŭrigo kaj Origo. |
Boötes | Волопас | Bovisto | |
Caelum | Резец | Ĉizilo | Mankas en NPIV. En ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio (dum ĝi apartenas ja al la suda hemisfero). |
Camelopardalis | Жираф | Ĝirafo | Mankas en NPIV. |
Cancer | Рак | Kankro | |
Canes Venatici | Гончие Псы | Ĉashundoj | Mankas en NPIV. |
Canis Major | Большой Пёс | Granda Hundo | Mankas en ReVo. |
Canis Minor | Малый Пёс | Malgranda Hundo | Mankas en ReVo. |
Capricornus | Козерог | Kaprikorno | |
Carina | Киль | Kareno | Mankas en NPIV. |
Cassiopeia | Кассиопея | Kasiopeo | |
Centaurus | Центавр | Centaŭro | |
Cepheus | Цефей | Cefeo | |
Cetus | Кит | Baleno | En ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera, dum ĝi fakte estas ekvatora (ĝia pli granda parto eĉ troviĝas en la suda hemisfero). |
Chamaeleon | Хамелеон | Ĥameleono | Mankas en NPIV (NPIV ĝenerale preferas la formon kameleono). |
Circinus | Циркуль | Cirkelo | Mankas en NPIV. |
Columba | Голубь | Kolombo | Mankas en NPIV; en ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio (dum ĝi estas sud-hemisfera). |
Coma Berenices | Волосы Вероники | Berenica Hararo | NPIV prezentas ĝin kiel Berenica hararo (kun la dua vorto minuskla). |
Corona Australis | Южная Корона | Aŭstrala Krono | NPIV prezentas ĝin kiel Aŭstrala krono (kun la dua vorto minuskla); en ReVo ambaŭ vortoj majusklas. Vikipedio preferas Suda Krono. |
Corona Borealis | Северная Корона | Boreala Krono | NPIV prezentas ĝin kiel Boreala krono (kun la dua vorto minuskla); en ReVo ambaŭ vortoj majusklas. Vikipedio preferas Norda Krono. |
Corvus | Ворон | Korvo | Mankas en NPIV. En ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio (dum ĝi estas sud-hemisfera). |
Crater | Чаша | Pokalo | AT mencias ankaŭ la variantojn Kratero kaj Kaliko. ReVo kaj vikipedio preferas la formon Pokalo (en ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio, dum ĝi estas sud-hemisfera). Mankas en NPIV. |
Crux | Южный Крест | Suda Kruco | Laŭ ReVo ankaŭ simple Kruco. |
Cygnus | Лебедь | Cigno | |
Delphinus | Дельфин | Delfeno | |
Dorado | Золотая Рыба | Orfiŝo | Mankas en NPIV kaj ReVo. La elekto baziĝas sur la vikipedia formo kaj estas internacia. AT preferas la formon Korifeno (verŝajne, pro la influo de la germana, en kiu tiu fiŝo (korifeno, ruse корифена) nomiĝas Goldmakrelen). |
Draco | Дракон | Drako | Mankas en NPIV. |
Equuleus | Малый Конь | Ĉevaleto | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Eridanus | Эридан | Eridano | Mankas en ReVo |
Fornax | Печь | Forno | Mankas en NPIV; en ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio, dum ĝi estas sud-hemisfera. |
Gemini | Близнецы | Ĝemeloj | |
Grus | Журавль | Gruo | Mankas en NPIV. |
Hercules | Геркулес | Herkulo | Mankas en ReVo. |
Horologium | Часы | Horloĝo | Mankas en NPIV; en ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio, dum ĝi estas sud-hemisfera. |
Hydra | Гидра | Hidro | NPIV diras pri Hidro i.a. la jenon: «Nomo de du konstelacioj, en aŭstrala hemisfero: Vira hidro (Hydrus), Ina hidro (Hydra)». Ŝajnas tamen oportune eviti tiun neinternacian disdividon (la plimulto de la naciaj lingvoj nomas tiun ĉi konstelacion simple Hidro. Tiel agas ReVo, AT kaj vikipedio (vikipedio prezentas ankaŭ la formon Hidrino). |
Hydrus | Южная Гидра | Virhidro | La formon Virhidro subtenas AT, vikipedio, ReVo kaj parte ankaŭ NPIV; tiu traduko laŭas la sencon de la latina nomo. Internacia uzo aktive praktikas ankaŭ la formojn kiel Suda Hidro kaj Eta hidro. Aparte staras la pola, kiu kurioze distingas la du hidrojn jene: Hidron poloj nomas Hydra aŭ Wąż Morski, dum Virhidron — Wąż Wodny. Vd. ankaŭ supre pri Hidro. |
Indus | Индеец | Indiano | Mankas en NPIV. |
Lacerta | Ящерица | Lacerto | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Leo | Лев | Leono | |
Leo Minor | Малый Лев | Malgranda Leono | Mankas en ReVo. |
Lepus | Заяц | Leporo | Mankas en NPIV. |
Libra | Весы | Pesilo | AT mencias ankaŭ la evitindan sinonimon Librao. |
Lupus | Волк | Lupo | Mankas en NPIV. |
Lynx | Рысь | Linko | Mankas en NPIV. |
Lyra | Лира | Liro | En ReVo erare prezentita kiel sud-hemisfera konstelacio, dum ĝi estas nord-hemisfera. |
Mensa | Столовая Гора | Tablomonto | Mankas en NPIV. |
Microscopium | Микроскоп | Mikroskopo | Mankas en NPIV; en ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio, dum ĝi estas sud-hemisfera. |
Monoceros | Единорог | Unukornulo | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Musca | Муха | Muŝo | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Norma | Наугольник | Ortilo | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Octans | Октант | Oktanto | Mankas en ReVo; en NPIV erare prezentita kiel ekvatora konstelacio, dum ĝi estas sud-hemisfera (en ĝi situas la suda ĉielpoluso). |
Ophiuchus | Змееносец | Serpentisto | Mankas en NPIV; AT mencias ankaŭ la evitindajn sinonimojn Serpentario kaj Ofiuko. |
Orion | Орион | Oriono | |
Pavo | Павлин | Pavo | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Pegasus | Пегас | Pegazo | |
Perseus | Персей | Perseo | |
Phoenix | Феникс | Fenikso | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Pictor | Живописец | Pentristo | Nek en NPIV, nek en ReVo |
Pisces | Рыбы | Fiŝoj | |
Piscis Austrinus | Южная Рыба | Aŭstrala Fiŝo | Nek en NPIV, nek en ReVo; vikipedio uzas la formon Suda Fiŝo. |
Puppis | Корма | Pobo | Nek en NPIV, nek en ReVo. AT mencias ankaŭ la evitindan sinonimon Poŭpo. |
Pyxis | Компас | Kompaso | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Reticulum | Сетка | Reto | AT proponas Reto, dum vikipedio — Reteto; mankas en NPIV kaj ReVo. La internacia uzo ŝajnas heziti inter Reto kaj Reteto, mi elektis la pli simplan varianton. |
Sculptor | Скульптор | Skulptisto | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Scorpius | Скорпион | Skorpio | |
Scutum | Щит | Ŝildo | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Serpens | Змея | Serpento | Mankas en NPIV. Por diferencigi la du partojn de la konstelacio oni povas uzi la nomojn Serpenta Kapo (Serpens Caput) kaj Serpenta Vosto (Serpens Cauda). |
Sextans | Секстант | Sekstanto | Mankas en ReVo. |
Sagitta | Стрела | Sago | Nek NPIVa, nek ReVa. |
Sagittarius | Стрелец | Sagitario | ReVo nomas ĝin Pafisto kaj ne konas la formon Sagitario. NPIV kaj AT mencias ankaŭ du pliajn sinonimojn: Sagisto kaj Arkpafisto. |
Taurus | Телец | Taŭro | ReVo preferas nomi ĝin Bovo. |
Telescopium | Телескоп | Teleskopo | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Triangulum | Треугольник | Triangulo | Nek en NPIV, nek en ReVo. |
Triangulum Australe | Южный Треугольник | Aŭstrala Triangulo | Nek en NPIV, nek en ReVo; vikipedio preferas nomi ĝin Suda Triangulo. |
Tucana | Тукан | Tukano | Mankas en NPIV. |
Ursa Major | Большая Медведица | Granda Ursino | |
Ursa Minor | Малая Медведица | Malgranda Ursino | |
Vela | Паруса | Velaro | Nek en NPIV, nek en ReVo; laŭ AT — ankaŭ Velo. |
Virgo | Дева | Virgulino | La formon Virgulino akceptas kiel bazan nur ReVo. Vikipedio, NPIV kaj AT preferas la formon Virgo, kio estas tute kontraŭa al la Esperanta senco de tiu vorto. |
Volans | Летучая Рыба | Flugfiŝo | Mankas en ReVo. |
Vulpecula | Лисичка | Vulpino | La formon Vulpino rekomendas AT; ĝi mencias ankaŭ la sinonimon Vulpeto. Vikipedio preferas simplan Vulpo. Mankas en NPIV kaj ReVo. La latina nomo signifas laŭvorte «Vulpineto», la internacia uzo hezitas. |
Jen la fino de mia latino :).
С полным перечнем моих эсперантологических заметок можно ознакомиться тут.