Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:

Esperanta blogereto

Oni ja scias, ke mi estas pli-malpli fameta E-kantisto kaj E-tradukisto (almenaŭ en Postsovetio). Mi ja neniom fanfaronemas pri tiu mistitoleto. Tamen, se iu demandus min rekte, kiun mian tradukon mi konsideras la plej bona, mi sen iuj ajn duboj respondus, ke temas pri la traduko de «Что мне боль твоя...», verkita de Paŭlo Grebenjuko. Tiu traduko estas (dume!) plej certe mia pinta atingo. Nenion pli belan kaj pli bele mi ĝis nun tradukis. Ĝuu la prezenton de la kanto fare de la aŭtoro (la kanto estis prezentita dum la IJK-2011); vidu ankaŭ la originalan tekston...


Что мне боль твоя...
П. Гребенюк

Что мне боль твоя, что мне грусть твоя,
Что беда твоя — я не врач.
Я и сам больной, я и сам плохой,
За спиной стена неудач.

Что мне бедные, что мне сирые,
Что мне нищие у дорог.
Я и сам такой, по миру с сумой,
До костей промок и продрог.

И молился я, и постился я,
И клонился я до земли.
Но не принял Бог меня на порог,
И подался я в журавли.

Что мне зло теперь, что мне лютый зверь,
Что мне боль потерь — в вышине.
Я не по низу, я не по миру,
Я не по земле, я над ней.

Так вот жил-горел, в небесах летал,
Про любимых пел и любовь.
Вдруг под листьями кто-то выстрелил
И разбил мои крылья в кровь.

И упал я вниз обескрыленный,
Обескровленный и немой,
Но везло мне: вдруг — снизу озеро,
Выплыл раненый, но живой.

И с тех пор хожу, в небеса гляжу,
По земле брожу, да без крыл.
И не в том беда — кто-то выстрелил,
А лишь в том беда — не убил.
Viaj trist’ kaj plor’...
P. Grebenjuko (trad. P. Moĵajevo)

Viaj trist’ kaj plor’, via kor-dolor’
Por mi estas nur kroma pun’.
Ankaŭ mia viv' estas mava driv’,
Kaj molestas min misfortun’...

Povra almozul’ ĉe la strat-angul’
Preterpasu min en silent’.
Ankaŭ mi sur ter’ paŝas en mizer’
Kaj suferas pro pluv’ kaj vent’.

Estis longa fast’, estis pia ĉast’,
Adoradoj kaj preĝo-bru’.
Sed al sia sin’ Di’ ne prenis min
Kaj decidis mi iĝi gru’.

Malamika rid’, perdoj kaj perfid’ —
Ĉio iĝis tuj nura vant’.
Misaj «ĉu» kaj «se» restis en pase’ —
Estas de l’ ĉiel’ mi loĝant’.

Kun anima ard’ vivis mi en alt’
Kantis pri la am’ kun jubil’.
Sed pro ies paf’ kaj la kuglo-traf’
Iĝis sanga kaĉ’ la flugil’.

Kaj el la ĉiel’ al la lasta cel’
Falis mi sen spir’ kaj sen kri’
Tamen en la svag’ min atendis lag’ —
Viva malgraŭ l’ vund’ restis mi...

Pro ĉi fala mis’ l’ vivo iĝis griz’
Sen flugil’, sen cel’ kaj motiv’.
Ne domaĝas mi pri trapafo ĉi,
Mi domaĝas nur pri l’ postviv’...


Ja «mi bedaŭras nur pri...» gramatike/sence estas iom pli preferinda, sed mi ja tradukistas :)...
Tags: en esperanto, tradukado, моё творчество, музыка
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 4 comments