Hodiaŭ ja estas naskiĝtago de Esperanto (kaj mi sincere gratulas ĉiujn koncernatojn!); dumtage mi eble faros ankaŭ ruslingvan blogaĵon pri tio, se inspiro sufiĉos. Sed ĉi-foje mi volus eligi iom da galo pri la ludo «Risko», de antaŭnelonge popularigata fare de edukado.net. La ideo mem kaj la realigo estas ja bonaj. Sed la elekto de la demandoj foje estas iom perpleksa. Ĉu vere indas uzi la «ludon» por pufigi ies «superec-senton»? Neatentite multaj demandoj ja temas pri tute bagatelaj aferoj, strikte ligitaj al edukado.net (indiku la jaron, la kvanton, la subdividon ktp), projektoj intime ligitaj al ĝi (kiel ekzamenado laŭ la Komuna eŭropa referenckadro) aŭ eĉ al la s-ino Katalin Kováts mem. Mi povus toleri tion, sed ja ankaŭ la vortumo de multaj demandoj estas, milde dirite, dubiga. Jen, hieraŭ oni petis min respondi, kion signifas la vorto «PRINCIPE». Ĉu vere la vorto «PRINCIPE» signifas «laŭ la fundamento», kiel tekstas la robota respondo, sendita al mi antaŭ du horoj?
Saluton, mevamevo, vi ludis hodiaŭ ĉe edukado.net la ludon 'Risko' kaj kolektis la jenajn poentojn:
Responditaj demandoj: 3
Kolektitaj poentoj: 0
Krom tio vi ne sciis la ĝusta(j)n respondo(j)n al la sekva(j) demando(j):
- La vorto PRINCIPE signifas: ________ .
La ĝusta respondo: laŭ la fundamento
Ve, en la esperantista movado fuŝoj kaj misoj ja ege multas. Nu, mi jam delonge kutimas al tio...