Sed de la alia flanko, mi ne multe malĝojigis, ĉar la vojaĝo en Ĉeĥion ŝajnis al mi teda kaj tro longa... Tamen, post iom da meditoj mi ja venis al la konkludo, ke pasigi la someron tute sen iu E-renkontiĝo estus ne tre interese. Rusianoj proponas nenion dum aŭgusto, dum en Kroatio inter la 2a kaj 8a de aŭgusto okazos MIRO. Ĉu iu scias, kio ĝi estas? Mi memoras nur, ke dum la pasintjara IJK kroatoj ege aktive varbis por ĝi, sed kiom granda kaj kiom interesa estas la aranĝo - tio al mi ne klaras eĉ el la MIRO-paĝaro (dum la E-vikipedio scias pri ĝi nenion). Nu, mi ja tenos tiun varianton en la memoro, tiom pli, ke la loko ŝajnas esti relative proksima (la urbo Čakovec norde de Kroatio tre proksime al la limo kun Hungario, do la distanco preskaŭ samos al tiu ĝis Szombathely pasintjare).
Kio ajn okazu somere, mi ja estos kontenta. Eĉ se mi simple restos en Simferopolo, mi almenaŭ havos la tempon por la disertaĵo... :)