Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:

Aferoj niaj Akademiaj...

Ĉi-semajne mi plenumis etan Akademian devon — forsendis mian voĉdonilon pri la novelektata triono de la konsisto de la Akademio. La voĉdona sistemo de la Akademio funkcias iom eksmode (la elektantoj sendas al la sekretario la voĉdonilon en fermita nesubskribita koverto per ordinara poŝto), tamen tiu maniero estas ja ankaŭ iom kortuŝa. Ve, en mia moderna vivo mi (kaj, verŝajne, ni ĉiuj) forsendas la «verajn» leterojn ĉiam pli kaj pli malofte.

Mia kontribuo al la elektado, tamen, ne limiĝis al nura voĉdono: dum la antaŭbalota stadio mi kandidatigis renoman rusian esperantologon Aleksandro Melnikov, kaj mi preskaŭ ne havas dubojn, ke li ja estos elektita. La sekretario de la Akademio kolektas la voĉdonilojn ĝis la 10a de aprilo. La rezultoj de la elektado supozeble estos oficiale anoncitaj proksimume komence de majo.

Tags: en esperanto
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 4 comments