ru:
Резюме: я рекомендую переводить на эсперанто медицинский термин «трепетание» как flutero, а «мерцание/фибрилляция» как fibrilacio.
eo:
Jam de kelkaj jaroj mi iom pigre partoprenas la redaktadon (nu, pli ĝuste, mi faras iujn konsilojn) de grandaj E-rusa kaj rusa-Ea vortaroj de Boris Kondratjev. Antaŭnelonge venis al mi la demando pri la termino «flutero». Permesu al mi sube citi mian respondon (ĝi ja evidente havos almenaŭ ioman gravecon eĉ ekster la vortarista laboro, kiu, laŭ la difino, estas senfina :)).
> Mi tradukis la terminon «flutero» kiel мед. мерцание, трепетание. Eble gxi > signifas мерцательная аритмия? Se ne, kiel traduki gxin? La vorto ŝajnas veni el la franca, en kiu ĝi (flutter, la samo en la angla) signifas ĉefe «трепетание» ĝenerale, kvankam laŭ la NPIVa difino ĝi signifas pli verŝajne speciale «трепетание предсердий». La granda Esperanta-germana vortaro de Krause tradukas ĝin speciale kiel «Herzflattern» (verŝajne, tio estas la transpreno de la NPIVa difino), kio estas «трепетание предсердий». Konsiderante, ke ekzistas ankaŭ «трепетание желудочков» (france flutter ventriculaire) kaj ankaŭ konsiderante la internacian uzon de tiu radiko (mi pigras citi diverslingvajn vortarojn), ŝajnas al mi racie tamen vastigi la sencon de tiu vorto al la pli ĝenerala «мед. трепетание» kun la ekzemploj «atria flutero трепетание предсердий; ventrikla flutero трепетание желудочков». La termino «мерцание» estas tute aparta (kaj estas ja signifa diferenco inter «мерцание» kaj «трепетание»); ĝia traduko al Eo estas fibrilacio (kun la sinonima traduko «фибрилляция»; kp. la samsencajn vortojn fibrillation, fibrillation auriculaire, fibrillation ventriculaire france kaj fibrillation, atrial [auricular] fibrillation, ventrical [ventricular] fibrillation angle). En la rusa medicina terminologio la terminoj «мерцание» kaj «трепетание» (speciale kiam temas pri la atriaj flutero/fibrilacio) foje estas miksataj (ĉiuokaze ili estas kuracataj same), tamen fakte ili ne estas la samo. Do, mia rekomendo: traduku FLUTER/o jene: «мед. трепетание; atria flutero трепетание предсердий; ventrikla flutero трепетание желудочков». Plie, traduku FIBRILACI/o jene: «мед. мерцание, фибрилляция; atria fibrilacio фибрилляция, мерцание предсердий, мерцательная аритмия; ventrikla fibrilacio фибрилляция желудочков». La rusa «мерцательная аритмия» ĝenerale kaj plej ofte signifas «atria fibrilacio» (kaj tiun tradukon mi jam supre rekomendis en la E-rusa traduko de fibrilacio). Kiam en la rusa temas pri «ventrikla fibrilacio», oni plej ofte speciale parolas pri «фибрилляция желудочков», sed ne pri la «мерцание желудочков» aŭ io simila. Konsiderante la diverslingvan uzon mi do rekomendus traduki «мерцательная аритмия» kiel fibrilacia aritmio kun eventuala sinonimo atria fibrilacio, la medicinistoj tutcerte komprenos, pri kio temas. La vorto «aritmio», kvankam neNPIVa, estis menciita jam en la medicina vortaro de Briquet de la jaro 1932; NPIV mem rekomendas «misritmo», kiu ŝajnas al mi uzebla kaj menciinda, sed malpreferinda. La vorto «artimio» estas tutcerte internacia, do plene rajtas eniri la ĝeneralan uzon laŭ la 15a regulo de la Fundamento.