Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:

Vikidiskute, vikiforkureme...

Furzon kaj fekon! Kiu diablido tiris min eklegi la vikipediajn diskutaĉojn antaŭ unu horo? La impresoj estas forpuŝaj, naŭzaj kaj eĉ vomigaj. Jes ja, mi jam antaŭ sufiĉe longa tempo retiriĝis de la aktiva kontribuado al la E-ta "libera enciklopedio" pro aro da diversaj misaj spertoj, sed ja daŭre (kvankam malvigle) kontroladis kaj aktualigis almenaŭ la artikolojn el mia atentolisto. Ho, ve, kiam mi hodiaŭ hazarde plonĝis en la densejojn de la vikipedia diskutejo (kiu estas iusence la centro, la koro de la vikipediaj etoso, aktivado, problemaro kaj aktualaĵoj) mi neeviteble konvinkiĝis pri la fatala degenero de la impeta kaj brilpromesa projekto (ĝuste tia mi ja memoras la vikipedion de la jaroj 2006/2007, kiam mi plej aktive kontribuis). Preskaŭ ĉiuj "diskutoj" okazas inter la du partoprenantoj, unu el kiuj estas 12-jara kaj la dua - grandaĝa kaj evidente muŝkapa ulo, kies plej grava celo en la fina parto de la vivo ŝajnas retajli la tutan vikipedion laŭ siaj plaĉoj kaj preferoj. Oni serioze "pridiskutas", ĉu indas fidi PIVon (ĝi ja havas misojn kaj - terure! - estas eldonata de la maldekstrula organizo, kio "malkonformas al neŭtraleco de la vikipedio"), oni pridiskutaĉas kaj lavange kreas multajn pucajn teĥnikajn ŝablonojn, kiujn neniu normala homo uzus eĉ post la gluto de LSD-pilolo, oni pufigas diversajn plej mizerajn bagatelojn... Eblas, ke miaj hodiaŭaj impresoj estas tro nigraj kaj/aŭ supraĵaj; morgaŭ mi penos rekontroli, ĉu ili estis veraj. Se ili ja veros, mi definitive forlasos tiun marĉon. La antaŭaj impresoj kune kun la ĵusaj ja plene sufiĉas por tio.

Tags: en esperanto, vikipedio
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 14 comments