En la blogo http://der-gedanke.livejournal.com/118322.html estas aperigita la foto de iu anonco, kiu reklamas la freŝaranĝatan Esperanto-kurson (la bildon mi reproduktas ĉi-sube). Aĉ kaj kraĉ! Kiuj estis la aŭtoroj de tiu fuŝaĵo (speciale - de ĝia Esperanta parto)?. La eraroj tie ja svarmas, vermas kaj ŝtormas! Nu, fakte, ili ja nemultas, sed en tiel malgranda teksto - kaj eĉ kelkaj tute stultaj eraroj - tio estas, miaopinie, ege nenormala. Oni eĉ ne sukcesis uzi la normalajn Esperantajn literojn (rigardu la ŭ-ojn)! Kaj la esprimo "maldika kemia teknologio" entute estas io surrealisma. Ĉu vere la aŭtoroj de tia anonco intencas instrui Esperanton? Mi ja jam alkutimiĝis al tio, ke vere bonaj uzantoj de la lingvo estas io escepta en la Esperanta mondeto, sed ja ekzistas certaj limoj, ekster kiuj eĉ miaj kutimoj ne lasas min resti trankvila... Ĉu iu scias, kiu okupiĝas pri tiu E-kurso en МИТХТ?
Jen la fuŝega anonco.