December 9th, 2014

Аватара 2013

Pri la demando de E-akcento

Nenio estas samtempe pli amuz(ig)a kaj frenez(ig)a, ol renkonti mislokitan akcenton en iu ajn E-kanto, ĉu alt-, ĉu merd-nivela. Eĉ idioto, LMMO, kapablas kompreni la regulon pri akcentado en Esperanto, sed multaj E-plenumantoj (feliĉe, ne ĉiuj, sed ja multaj, precipe (por)junularaj, eĉ rimarkindaj!) ial opinias sin rajtigitaj fajfi kaj eĉ furzi pri la plej evidenta kaj baza afero. Mi ja povas «kompreni kaj pardoni» ĉiaman onian eraremon pri la akuzativo (kvankam mi persone ne opinias ĝin plej malfacila elemento de Esperanto), mi pli-malpli trankvile (kvankam kritike) rilatas al multegaj aliaj fuŝoj, foje evidentaj eĉ al atenta komencanto, sed mislokita akcento en la verko, elmetita por la publiko, impresas min kiel fekaĵ-monteto sur mondum-vespera torto.

Ve, ŝajnas al mi, ke baldaŭ mi komencos recenzi la muzik-albumojn, enhavantajn pli ol unu mislokitan akcenton, en la stilo de Artemio Lebedevo, kurte, sed elĉerpe: «Tiel sin esprimas nur kackapuloj!».