Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:

До IJK осталось... // Ĝis IJK restis...

   ru:
... две недели. Уже официально присоединилось 289 человек из более чем 30 стран. Если хотите - почитайте подготовленное мною пресс-коммюнике о конгрессе на сайте "Эсперанто-Новости" (там немного и на русском :)).

   eo:
... nur du semajnoj. Hieraŭ mi kalkulis, ke inter 289 homoj, kiuj jam aliĝis al la kongreso, ĉ. 38 elcentoj estas ukrainianoj kaj rusianoj. Mi, verdire, timis, ke tiu procentaĵo estos eĉ pli granda, sed ĉiuokaze, la kongreso riskas iĝi sufiĉe "ununacia" kaj krokodila. Nu, ni vidos.

La prepar-laboroj de la LKK ĉiam pli kaj pli lasas al mi la impreson pri plena laikeco. Preskaŭ neniu informa agado estis videbla dum la preparado. Eĉ la informon, destinitan por la kongresanoj (pri la ekstera informado, ŝajne, oni povas forgesi - ni tamen vidos, kiel realiĝos la promesita gazetara konferenco kun la kievaj ĵurnalistoj), mi estis devigita preskaŭ elalmozi de la LKKanoj - per tio mi eksciis, ekzemple, ke dum la kongreso koncertos Ĵomart kaj Nataŝa kaj ankaŭ Martin Weise (gitaristo kaj kantisto, stelulo de "Persone"). Kio malhelpis prezenti tiun informon al ĉiuj kaj anticipe?

Plie kaj laste, la kongreso, kiu skismigis la enlandan movadon antaŭ jaro kaj duono (multaj aktivuloj kontraŭis la okazigon de la aranĝo kaj denove malpaciĝis inter si), ŝajne dissplitas ankaŭ la iamajn samteamanojn en la LKK - mi almenaŭ ekhavis fortegan impreson pri tio post ioma leter-interŝanĝo kun du el ili. Nu, en la lando, por kiu validas la regulo "Kie du ukrainoj - tie tri hetmanoj", estis malfacile atendi alian rezulton. Tamen, bedaŭrindas... Ni vidos, kion la organizantoj ja tamen sukcesos prepari.

Tags: e-movadaj aferoj, en esperanto, ijk-2011, что в мире делается, эсперанто
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 6 comments