Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:

18 мая

   ru:
Сегодня в Крыму День памяти жертв депортации. Именно 18 мая 1944 началась депортация крымских татар. Меня как гуманиста и интернационалиста (пусть и прозвучит это напыщенно), а также как рядового крымчанина это событие не может хоть немного не затрагивать, почему и публикую этот пост. На глаза попалась небольшая статья "Крымский узел", перевод которой на эсперанто я публикую под катом. Она, возможно, и несколько заполитизирована (в такой день можно было бы и что-то менее острое написать; резюме статьи: "Крымские татары остаются заложниками политической ситуации"), но довольно неплохо отражает весь тот ворох проблем, связанных с депортацией и тянущихся до сих пор, который Крыму ещё предстоит решить. Искренне надеюсь, что решение будет найдено в мире и согласии несмотря ни на какие острые моменты, и выражаю свою солидарность как с крымскотатарским народом, так и со всеми жертвами послевоенных депортаций.

Фото - Obozrevatel.com

   eo:
Hodiaŭ en Krimeo estas Tago de memoro pri la viktimoj de la deportado (ĝuste la 18an de majo 1944 komenciĝis la deportado de la krime-tatara popolo). Por almenaŭ iom esprimi mian solidarecon kun ĉiuj viktimoj de tiu fiago, mi publikigas tradukon de negranda artikolo, dediĉita al la kuranta stato de la krime-tataroj en Krimeo (la artikolo eble estas tro politika, sed tamen; vd. en la kaŝparto).



Krimea nodo
Jevgenij Leŝan
(trad. laŭ http://obozrevatel.com/politics/kryimskij-uzel.htm)

Hodiaŭ, la 18an de majo, 5 kolonoj de krime-tataroj el diversaj punktoj de Simferopolo moviĝas al la centro - al la Lenin-placo. Je 12.00 ili senmoviĝos kaj faros dankopreĝon al Alaho - pro tio, ke ili troviĝas sur sia gepatra tero. Kaj poste ili daŭrigos la marŝon. Tio estas vica datreveno de la deportado de la jaro 1944.

Vere, la simpla solvo de demando estas la plej danĝera tento. Anstataŭ krei grandegan aparaton de enketistoj kaj esploristoj, anstataŭ skrupula serĉado kaj difino de kulpo de ĉiu krimea kunlaboranto cele al apartigo de hilteranaj helpantoj disde honestaj homoj, Stalin kaj Berija preferis solvi la demandon maksimume simple: deporti la tutan krime-tataran popolon. Tiu plej simpla kaj oportuna por tiu momento solvo sekvigis milojn da viktimoj kaj rompis la sortojn de centmiloj da homoj. Tiu "simpla solvo" post duonjarcento reeĥis per reenpatriiĝo kaj ankoraŭ longe reeĥos - ĝis en Krimeo oni lernos interkonsenti, kompreni unu la alian kaj kune solvi ĉiujn problemojn.

La problemoj de la reenpatriiĝintoj ja ege multas. En Krimeo troviĝas ĉ. 300 loĝlokoj, kie kompakte loĝas krime-tataroj. Ili estas elektrizitaj nur je 87% kaj gasizitaj nur kvarone. Akvoduktoj estas konektitaj nur al 2/3 de la loĝlokoj, dum kanaletaro kaj asfaltitaj vojoj preskaŭ ĉie mankas.

Sume ĝis la nuna tempo en Krimeon revenis ĉ. 260 miloj da krime-tataroj kaj pli ol 5 miloj da alinaciaj deportitoj. Inter ili nur ĉ. 166 miloj havas propran loĝejon - jen ricevitan de la ŝtato, jen (plej ofte) aĉetitan aŭ konstruitan kontraŭ propra mono. 7,5 miloj da homoj atendas la ricevon de la loĝejo, 16 miloj - ne povas fini la konstruadon de la domoj. Malgraŭ la ŝtatnivele akceptita "Programo de loĝigo kaj adaptado de la reenpatriiĝintoj, revenintaj en Ukrainion", planita ĝis 2015, en 2011 por financado de la respondaj aktivaĵoj oni asignis eĉ ne unu kopekon. Ĉio ĉi estas oficiala statistiko de la Respublika komitato pri la naciaj aferoj.

Ekster la oficiala statistiko restis la politika komponento de la stato de la krime-tatara popolo. Same kiel dum ĉiuj antaŭaj jaroj, hodiaŭ la krime-tataroj estas gvidataj de Meĝlis, estrata de Mustafa Ĝemilev. En la paĝaro de tiu unika organo, kiu havas en Krimeo eĉ se limigitan, tamen realan potencon sen havi iun ajn juran respondecon, oni citas la eldiron de Ĝemilev: "Se estas deziro interkonsenti kun krime-tataroj, necesas paroli kun Meĝlis". Tiuj vortoj priskribas la realon, kiu regas en Krimeo. Tiun realon konstante penas kontesti la oponantoj de Meĝlis, kiuj jam ŝanĝis multajn aspektojn kaj hodiaŭ en granda plimulto konsistigas la organizon "Milli Firka".

Laŭ la asertoj de "Milli Firka" Meĝlis ĉiam pli kaj pli perdas la influon inter krime-tataroj, kunvenigante sur la Lenin-placo ĉiam malpli da homoj. Laŭ la asertoj de "Milli Firka" la klano de Ĝemilev uzurpis la regadon en Meĝlis kaj ankaŭ ĉiujn mon-fluojn de la internacia subteno de krime-tataroj. Oni riproĉas Ĝemilev-on pri tio, ke li fakte iĝis vasalo de internaciaj strukturoj. Tamen ĉio ĉi ne nuligas la jenan simplan fakton: la influo de Meĝlis al la krime-tataroj estas nekompareble pli granda, ol la influo de ĝiaj oponantoj. Tion agnoskis eĉ tiel malnova kaj konvinkita malamiko de Meĝlis, kiel parlamenta deputito Leonid Graĉ.

Hodiaŭ la oponantoj de Meĝlis riproĉas premieron de Aŭtonoma Respubliko Krimeo Vasilij Ĝarti pri tio, ke li fakte faris Meĝlis-on unusola reprezentanto de la krime-tatara flanko dum solvado de la plej akra inter ĉiuj krimeaj demandoj - la tera. Tamen, prezenti la politikajn reklamaciojn al la ŝtata oficisto estas tre facile. Estas ŝtat-prezidento Janukoviĉ, kiu ja povas laŭ sia bontrovo retajli la konsiston de la prezidenta Konsilio de reprezentantoj de la krime-tatara popolo, lasinte tie la reprezentantojn de Meĝlis en malplimulto (rezulte ekde la lasta somero la Konsilio kunsidis nur unufoje - la 16an de majo - por memorigi al Janukoviĉ pri la neplenumitaj promesoj). Tamen Ĝarti estas oficisto, kiu laboras en certa regiono, li estas devigita kalkuli kun la reala forto, kiu ekzistas en tiu regiono. Meĝlis lerte ludas, sen konduki la situacion al konflikto, tamen ĝi ankaŭ ne perdas la okazojn montri al la reprezentantoj de la oficiala potenco, kiu do kontrolas la situacion en Krimeo. La tero en Krimeo estas tro dolĉa por dividi ĝin kun iu - ĝuste tial Meĝlis formetas de la teraj demandoj ĉiujn, kiuj ne estas lojalaj, ankaŭ la aktivulojn de la "protest-kampoj", kiuj por tiu tero foje eĉ pugnobatalis.

Resume - en la tago, kiam en Krimeo la ter-demando estos definitive kaj kontentige por ĉiuj solvita, evidentiĝos, ke la krime-tatara problemo estas elĉerpita je 90%. Kaj solvi la restajn 10% estos plej facile - ĉar la homoj, kiuj dividis la teron, kapablas interkonsenti ankaŭ pri ajnaj ceteraj demandoj.

Bedaŭrinde, la kontentiga solvo de la ter-demando estas ankoraŭ tro for. La ter-pecon atendas ne nur krime-tataroj, sed ankaŭ multaj slavoj. Samtempe ankaŭ grandaj firmaoj ege volas alproprigi tentajn pecojn de la krimea tero. Tro multas la malfermitaj buŝoj, tro multnombras la manoj, manetoj kaj manegoj, etenditaj al la krimea ĉernozio kaj speciale al la ruĝa lomo de la Suda Bordo. Ŝajnas, ke solvi la problemon kapablos nur la ulo, kiu iam sukcesis satnutri per kvin panoj kvin milojn da homoj kune kun la familioj.

Sed atendi la profeton Isa oni povas eĉ ĝis la dua alveno. Kaj gardu nin Alaho kontraŭ tio, ke ies tolero elĉerpiĝos antaŭtempe kaj oni denove ekuzos "la simplajn solvojn".

(sur la foto estas unu el tipaj "protest-kampoj" ĉirkaŭ/apud Simferopolo; fotita de mi vintre 2007)

Tags: en esperanto, politiko, политика
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments