Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:

"Шарманщик" Щербакова на эсперанто // "Gurdisto" de Ŝĉerbakov en Esperanto

   ru:
Первая творческая потуга в этом году - ещё один перевод из Щербакова на вашу голову. "Шарманщик", послушать (или скачать) оригинал можно тут. Перевод вполне эквиритмический, так что поётся без проблем, однако, представленную ниже версию следуют всё-таки рассматривать, ну, если не как черновик, то, как минимум, как версию не выше 0.91 (так как сам вижу пару слабых мест в переводе и даже вижу кой-какие пути их решения). Подождём, что скажут (и скажут ли) мои опытные товарищи-эсперантисты.

   eo:
Sube estas prezentita la unua krea provo ĉi-jara: la nova traduko el Ŝĉerbakov. La kanto "Gurdisto" (kiun en la originala plenumo oni povas aŭskulti aŭ elŝuti ĉi tie). La sube prezentita traduko ja ankoraŭ ne estas netaĵo, mi publikigas ĝin unue por sproni mian verkemon/tradukemon, kaj due (sed ne laste!) por kolekti la opiniojn de la spertuloj (vmel, plej unuavice mi atendas vian detruan kritikon!) kaj "simplaj preterpasantoj". Por tuj refuti la eventualajn kritikojn pri la "malglata" ritmo mi diru, ke la traduko estas tute samritma kaj samfacile kantebla, kiel la originalo (elprovite!).

Inter la plej malfortaj/dubindaj lokoj de la traduko (pri kiuj mi ja atendas viajn opiniojn/kritikojn) mi vidas, unuavice (eble morgaŭ mi ekvidos ion plian) la jenajn:

1. Ĝenerale, ĉu akcepteble tradukitas la ripetiĝanta formo "Мало ли чем? / Мало ли что? / Мало ли кто?"
2. Ĉu la uzo de la vorto "fajfas" en la frazo "Fajfas la temp' senpasie pri via ĉeesto" ne estas tro "parola"? Mi iom dubas pri ĝi, kvankam ĝi al mi plaĉas (ankaŭ pro tio, ke ĝi ebligas ioman vortludon kun la "sakfajfilo" el la antaŭa linio).
3. Ĉu la uzo de la formo "indulgi iun per io" (en la senco "elmontri simpatian, favoran sintenon al iu per certaj agoj") ne tro tranĉas vian orelon? "Favori iun per io" sonas tute normale, sed kio pri "indulgi"?
4. Pri la linio "La suspiro ne helpos por ĉi tragedi'" mi mem scias, ke ĝi estas, verŝajne, la plej misa el ĉiuj 24, tamen mi neniel sukcesis trovi pli trafan apogitan rimon por la vorto "Di'" (kiun mi ne volas forlasi nek formovi de tiu pozicio). Ĉu la uzo de iu neapogita rimo (je -i/-i) en la pleja fino de la kanto povas esti tolerebla?

Antaŭdankon pro viaj opinioj kaj eventualaj kritikoj. Malkonforme al mia ĉiama emo, ĉi-foje mi pretas reprilabori kelkajn pecojn de la traduko (kaj eĉ aparte konservis kelkajn malnetaĵojn).

Plej laste mi senkulpigu min pri certaj liberaĵoj en la traduko per la komplikeco de la originalaj ritmo kaj formo.



   Шарманщик

Мало ли чем представлялся и что означал
твой золотой с бубенцами костюм маскарадный —
в годы, когда италийский простор виноградный
звонкие дали тебе, чужаку, обещал...

Ведь не вышло, и музыка не помогла.
Небо поникло, померкло. Дорога размокла.
Даль отзвенела и, сделавшись близкою, смолкла, смолкла —
и оказалась не сказкой, а тем, чем была.

Мало ли что под руками твоими поёт —
скрипка, гитара, волынка, шарманка, челеста...
Время глядит на тебя, как на ровное место,
будто бы вовсе не видит. Но в срок призовёт.

Ворожишь ли, в алмаз претворяя графит,
или чудишь, бубенцы пришивая к одежде, —
в срок призовёт тебя время; вот разве что прежде, прежде
даст оправдаться — и только потом умертвит.

Мало ли кто, повторяя канцону твою,
скажет, вздохнув, что «в Италии этаких нету»...
Самый крылатый напев, нагулявшись по свету,
так же стремится к забвенью, как ты к забытью.

Не вздохнуть невозможно, но верен ли вздох?
Право, шарманщиком меньше, шарманщиком больше...
Всё, кроме боли, умолкнет и скроется, боль же, боль же —
вечно была и останется вечно. Как Бог.

1991
   Gurdisto

Kiel ajn belis kaj ĉarmis laŭ via kalkul'
Via kostum' maskerada kun oro tintila
En tiu temp', kiam vast' Italia azila
Brilan futuron promesis al vi, ho fremdul' —

Ĉio vanas, ne helpis eĉ via muzik'.
L' vojo kotiĝis, pri l' blu' de l' ĉiel' vi forgesis,
Brila futur' proksimiĝis kaj brili tuj ĉesis, ĉesis
Sin rivelinte ne revo, sed nur mistifik'...

Kio ajn sonu kaj kantu per via labor' —
Gurd', violono, gitar', sakfajfilo, celesto —
Fajfas la temp' senpasie pri via ĉeesto,
Tamen en certa moment' ĝi ja vokos vin for.

Ĉu elsorĉas vi gemojn el griza grafit'
Aŭ simple flikas la veston plej pie kaj ĉaste,
Foje la temp' vin indulgos per l' eblo plej laste, laste
Sin elpravigi — kaj tuj prenos al infinit'.

Kiu ajn homo, ravita de via motiv',
Diros, ke «en Itali' oni tiajn ne aŭdis» —
Eĉ la plej bela kanzon', kiu tro longe laŭtis
Estos, simile al vi, konsumita de l' viv'.

La suspiro ne helpos por ĉi tragedi',
Vivis gusdist' — ne plu vivas gurdisto, do, amen...
Ĉio ekmutos, forsvenos, distiĝos sed tamen, tamen
Restos eterne l' doloro, simile al Di'.

trad. 11.01.2011
Tags: en esperanto, poezio, tradukado, Ŝĉerbakov, Щербаков, моё творчество, поэзия
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 6 comments