Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:

Idiotaĵoj de la Esperanta vikipedio

Aĉ! Kiel agacas min kelkaj specifaĵoj de la Esperanta vikipedio, kie preskaŭ ĉiu opinias sin kapabla kaj eĉ devigita verki artikolojn pri ĉio ajn. La internacieco de la lingvo ja tute ne kaŭzas la internaciecon de la mond-percepto (kaj eĉ pli certe - la internacian ĉioscion). Laŭ mi ege strangas la fakto, ke mi (mi diru modeste - ne tute stulta kaj mense mallarĝa homo) tamen ja preferas verki en eo-vikipedio preskaŭ nur pri la Krimeaj temoj, dum multegas la saĝeguloj, kiuj verkas pri ĉio ajn. Ĉu oni opinias la altan (nu, relative!) nivelon de la lingvoposedo kiel la sufiĉan kriterion por juĝi/verki pri ĉiuj ajn temoj?

Antaŭ kelkaj semajnoj en kelkajn el "miaj" artikoloj (pri Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj Baĥĉisarajo) enmiskiĝis iu ĉeĥo, kiu, sub la mantelo de formale indaj redaktoj (ŝanĝo de la ŝablonoj) faris kelkajn tute stultajn ŝanĝojn, kiuj kaj aspektis fuŝe (i. a., la mapoj, kiuj prezentis la situon de Baĥĉisarajo), kaj aldonis al la artikoloj iom da frenezo (ekz., en la ŝablono en la artikolo pri ARK la ulo menciis ĉiujn riverojn, pri kiuj jam ekzistis la artikoloj - sed tio aspektas kvazaŭ ili vere estas ĉiuj riveroj!). Kial ne simple atentigi min pri la ekzisto de iu pli granda kaj universala ŝablono, ol tiu, kiun mi jam uzis (i. a., kiel mi kontrolis, la uzo de tiu nova ŝablono ankoraŭ estas tre limigita, do estas neniu formala preteksto por ŝanĝi la malnovan)? Kaj kial, finfine, ne zorgi pri la "ĉeĥaj" artikoloj, anstataŭ fari pli-malpli drastajn ŝanĝojn en tute bonajn artikolojn pri ceteraj temoj? Kial mi, diable, ne verkas la artikolojn pri la ĉeĥaj realaĵoj?

Kaj jen la freŝa ekzemplo: la artikolo pri Мамаев Курган (i. a. Ŝak, kontrolu la rusan artikolon, mi korektis ĉion laŭ viaj sugestoj; se iuj "kompetentuloj" refaros miajn ŝanĝojn, mi plu batalos) en la Esperanta vikipedio havas la titolon... "Kurgano de Mamajev"! Kaco de boaco! Kiu estas tiu mistika Mamajev? Nu, ja nenio mirinda, inter la unuaj du "kreintoj" de tiu artikolo mi vidas ĉeĥon kaj hispanon (poste partoprenis ankaŭ rusoj, sed ilia kontribuo enhave ne superas eĉ unu kvardekonon de la tuta artikolo, se juĝi kvante). Nu, ĉu tio ne estas idiotaĵo?

Kial en Esperanta vikipedio ĉiu ne verku la artikolojn nur pri "siaj" temoj? Hispano verku pri la hispanaj geografio, historio, literaturo ktp. Ĉeĥo verku pri la ĉeĥaj urboj, pentristoj, muzik-grupoj... Ĉu vere jam pri ĉio tia ekzistas bonaj artikoloj? Ho, spirito de Zamenhof, lasu min respondeci pri la enhavo de la "krimeaj" artikoloj sola, dum mi ne forlasis la E-vikipedion definitive. Certe, ĉiuj legu tiujn artikolojn kaj faru laŭbezone iujn korektojn kaj plibonigojn, sed kial ŝovi sian fremdan nazon en mian krimean vazon tiel profunde?

Tags: en esperanto, vikipedio
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 29 comments