Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:
  • Music:

Postkvinjara repripenso

    ru:
Пятисотая запись в моём ЖЖ. Так получилось, что сегодня я обратился к воспоминаниям пятилетней давности, и выразить/описать мои переживания мне захотелось именно на эсперанто. Пять лет назад происходили странные, но удивительные вещи. Что было, того не вернёшь, но хорошо, что остаются хотя бы воспоминания, причём, чем они старше, - тем они положительнее. Прям как хорошее вино.

    eo:
Jen la kvincenta blogero en mia VĴ. Eta, sed iom agrabla jubileo. La homoj ŝatas jubileojn; kaj mi estas homo, do, nenio homa estas fremda al mi.

Hodiaŭ vespere kelkaj kurantaj okazaĵoj iom misigis mian humoron. Pro tio mi faris nenion socie utilan ĉi-vespere, sed anstataŭe enpensiĝinte relegis mian taglibron, pli ĝuste - la priskribojn de la eventoj, kiuj okazis al mi antaŭ ĝuste kvin jaroj, novembre 2005. Kvin jaroj estas sufiĉe longa tempo por ke tiamaj okazaĵoj jam iom malaktualiĝu, iĝu iom fremdaj kaj fordistancaj. Kaj tamen mi relegis tiujn tekstojn soife kaj sopirplene, ĉar la 2005-a jaro donacis al mi ege multe da animaj travivaĵoj de plej kristala delikateco kaj pureco. Tiam mi renkontis la junulinon, kiu ekposedis mian koron verŝajne pli firme kaj pli multrilate, ol ĉiuj aliaj ĝis nun renkontitaj (nu, fakte, ni trovis unu la alian jam fine de junio, sed ĝuste novembre ni plej interintimiĝis, ekloĝis kune ktp). Ŝi estis naskonta al mi bebon (filinon), sed la sorto decidis, ke nek la bebo venu en ĉi mondon, nek ni restu kune. Ni disiĝis 2,5 jarojn post nia renkontiĝo, kaj, kvankam nia kuna vivo plenis je multegaj tute stultaj miskomprenoj, ofendoj kaj kvereloj, mi ja ĝis nun rememoras ŝin kaj nian kunon.

Kio okazis, tio jam ne refareblas, sed la rememoroj restas. Kaj la repripenso de tiuj rememoroj ja daŭre iom instruas min kaj pliriĉigas mian spiritan vivon malgraŭ la multaj ŝanĝoj kaj okazaĵoj, kiuj perturbis mian estadon post tio. Nun ŝi bonfartas kaj edukas infanon. Ni kontaktas unu la alian per somosoj kelkfoje jare. Mi ne scias, ĉu kaj kion ŝi rememoras pri mi. Mi verkis pri/por ŝi nur unu versaĵon, en la pleja komenco de niaj interrilatoj, sed ĝi estas, ŝajne, la plej sincera kaj improviza (kvankam ja ankaŭ iom mallerta) inter ĉiuj miaj Esperantaj poeziaĵoj.

                                                          al L.
Trans fenestro forkuras vilaĝoj, herbejoj kaj arboj,
Kaj kolore plej buntas ĉe suna subir' firmament'.
Nin kunligis hieraŭ volupta impet' de du karnoj -
Sed hodiaŭ min ligas al vi iu svaga kor-sent'...

Vi hieraŭ min prenis, kaj premis, kaj manis sen timo,
Kunplektitis la korpoj, premiĝis ni buŝon al buŝ'...
Sed hodiaŭ vi kvazaŭ bruligas min jam en la sino,
Karesante la koron per softa kaj milda lip-tuŝ'...

26.06.05

Tags: en esperanto, poezio, vivo, из прошлого, моё творчество
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 15 comments