Аватара 2013

Jam ne plu... // Уже не...

    eo:
Ŝajne, ekde la tempo, kiam ĉi blogero estis publikigita, mi jam ne plu estas redaktoro de la revuo "Kontakto". Hodiaŭ mi ricevis la konfirmon, ke la papera versio estas jam presata; ĵus mi publikigis la retan version, sendis al la CO la aŭtor-liston, dissendis la informan letereton al ĉiuj abonantoj... Jen ĉio! Laŭ la provizora interkonsento mi ja daŭre estos ligita al la revuo, ĉar Rogener (la nova redaktoro) konsentis, ke mi estu ĝia provlegisto - tamen, konsentu, tio estos jam tute alia afero.

Do, mi ne plu redaktoras! Gratuloj kaj kondolencoj estas akceptataj en la komentoj.

Kion sentas la freŝbakita eksredaktoro? Malfacilas diri. Pli verŝajnas, ke mi ja sentas malpeziĝon, ĉar la laboro pri la revuo lastatempe estis pli peniga, ol plezuriga. La nova dezajno, proponita antaŭ du jaroj fare de la nuna grafikisto, ĉiam ŝajnis al mi pli kaj pli teda kaj malvaria; post la enkonduko de tiu dezajno la revuo iĝis preskaŭ duoble malpli enhavo-plena (se kalkuli la enhavon per literoj) - tio, de unu flanko, kvazaŭ faciligis la prepar-laborojn (ĉar ja malpli da materialo preparendis), sed de la alia flanko iom "malstreĉis" min. Parte pro mia malvigleco, parte pro ĝenerala falo de abonoj kaj interesiĝo pri la paperaj eldonoj la kontribu-fluo ĉiam pli kaj pli magriĝis - kaj paralele degelis ankaŭ mia entuziasmo. Rezulte, la lastaj numeroj estis preparitaj jam sen samtiom da inspiro, kiel la numeroj, faritaj antaŭ kelkaj jaroj. Kaj, kompreneble, estas ege malfacile labori, kiam vi certe scias, ke post ioma tempo vi ja nepre estos eksigita (kaj mi ja laboris en tiu stato dum ĉ. duonjaro).

Sed estis ja ankaŭ pozitivaĵoj. Certe, la redaktora salajro. Ĝi estis ege bona laŭ la ukrainiaj mezuroj kaj ĝia malapero nepre igos min iom repripensi la buĝeton kaj iom korekti la viv-manieron (fakte, ĉi tie estas pozitivaĵo - de nun mi havos pli da ebloj por maldikiĝi :)). Kaj, tute ne laste - la laboro mem, kaj lingva, kaj krea (vi ja ne imagas, kiel multe foje necesas sorĉi super la venintaj kontribuoj por ke sur la paĝoj aperu pli-malpli kohera kaj interesa artikolo). Nu, mi ja nepre trovos ion alian por la liberiĝintaj tempo kaj fortoj...

Ĉu mi sukcesis multon fari por la revuo? Certe, la plej grava juĝanto estu la legantaro. Mi simple rememoru kaj fiksu, ke la unua numero, preparita de mi, estis la numero 2007:4. Do, mi redaktis la revuon dum precize 3 jaroj kaj sume preparis 16 numerojn (2 pliaj ja estis preparitaj fare de gast-redaktoro). Iujn tro grandajn fuŝojn mi, ŝajne, ne faris (kvankam ja estis periodoj de nestabileco, pri kiuj, tamen, ne mi sola kulpas); nun la malfruiĝo de la revuo estas la sama (ĉ. 2-3 monata), kiel en la tempo, kiam mi alprenis la redaktoradon. Tamen, certe, mi ankaŭ ne faris iujn gravajn ŝanĝojn kaj atingis nenion rimarkindan kompare al la antaŭa redaktoro (kvankam pri kelkaj apartaj artikoloj, publikigitaj sub mia redaktorado, mi aparte fieras). Do, la averaĝa subjektiva pritakso de mia laboro estas, ŝajne, nek negativa, nek pozitiva. Estas ege interese al mi, kion faros pri la revuo la nova redaktoro kaj kiudirekten evoluos "Kontakto" sub alia mano. Nu, kiu vivos - tiu vidos.

    ru:
Похоже, с момента публикации этой записи я уже не редактор журнала "Контакто". Сегодня я получил подтверждение, что бумажная версия очередного (последнего для меня) номера уже печатается; только что я выложил сетевую версию, выслал в ЦК, ну, в смысле, в центральный офис UEA список авторов, разослал информационное письмецо всем подписчикам... Вот и всё! По предварительным договорённостям я пока ещё по прежнему связан с журналом, но уже в роли корректора (до своей редакторской карьеры я уже занимался именно этим в течение нескольких лет), однако, согласитесь, это уже совсем другое.

В общем, я уже не редактор! Поздравления и соболезнования принимаются в комментариях :).

Сложно и долго объяснять, что я чувствую (к тому же, я уже всё это выразил выше на эсперанто; как подучите его - всегда сможете вернуться и перечитать :)). В любом случае, у меня теперь освободится и время, и силы, и - главное! - вдохновение для многих других дел. Может, в конце концов, за диссер примусь как следует. Ну, и чисто для истории: я редактировал журнал ровно три года - первый номер, вышедший под моим началом, был 2007:4. И вот - последний, 2010:4. Каких-то очевидных глюков и проколов за время моего руководства, кажется, не случилось, хотя и никаких выдающихся прорывов - тоже. В общем - редактор из меня получился, выходит, и не плохой, и не хороший, но уж что случилось - то случилось. Теперь будем смотреть, что сделает с журналом новый редактор.

  • Current Location: дома
  • Current Mood: всё-таки удовлетворённое
  • Current Music: Jhomart kaj Natasha - Vi telefonis
Когда закрывается одна дверь, где-то рядом открывается другая. Новые открытия и творческие удачи ждут ВАС!
Павло, чи хто після Вас продовжить?
> Ĉu eble la vorto 'prezuriga' devas esti 'plezuriga'?
Jes, certe, dankon pro la atentigo.

> Kaj kion vi pensas pri nuna stato de la revuo?
Malfacilas juĝi, ĉar mi ne plu estas "junulo" kaj do ne ricevas la revuon. Tiuj "unuaj" numeroj, kiujn preparis mia posteulo (kaj kiujn mi ja vidis), estis pli dinamikaj kaj plaĉaj koncerne la ĝeneralan aspekton. Ankaŭ kelkaj postaj numeroj al mi persone lasis bonan impreson. Sed mi ne kuraĝas fari la definitivan juĝon pro manko de fakta scio.