Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:

Al ...

Jen la improviza frukto de ioma nokta sidumado. Ĝi ja neniel pretendas esti artaĵo, sed estas kvazaŭ rimita taglibruma fiksado de la ĉi-nokta animstato. Por la scivolemuloj mi indikos (Atenton! Enestas intrigo-prezentoj! Ne sekvu la ligilojn antaŭtempe!), ke la 5a linio estas kvazaŭa memcitaĵo aŭ aludo de/al tio ĉi, dum la 6a linio aludas la jenon. La memcitaĵoj ne estis konsciaj; maksimume ili estis duonkonsciaj (nu, se mi ja konscie raportas pri ili). Fakte, estas la tasko de literaturologoj deĉifri la eventualajn ligojn inter la tekstoj de ĉiu unuopa aŭtoro, sed mi antaŭtimas, ke mi ne akiros sufiĉan verkistan famon por altiri la intereson de literatur-esploristoj. Do, krom pri memcitado permesu al mi iom okupiĝi ankaŭ pri iom da memesplorado. La tuta viv' de introvertulo estas memesplorado... :)


                                  Al ...
Mi sonĝis vian brule varman manon —
Mirinda sonĝ' post tiom da vaku'.
Post tiom da misvorta ambigu'
Refoje sonĝas mi l' iaman vanon.

Ja por ĉiam' disigis nin la fat',
Kaj ne varmigas min aŭtuna flamo...
Sed — damne! — mi ja pretas al reamo...
Ĉu pretas vi almenaŭ al reŝat'?

   28.10.2010
Tags: en esperanto, poezio, моё творчество
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 2 comments