Павел Можаев (mevamevo) wrote,
Павел Можаев
mevamevo

  • Location:
  • Mood:
  • Music:

Ĉarmaj kelkliniaĵoj

Hieraŭ mi trovis en la tirkesto de mia laboreja tablo la delonge ŝatatan poemkolekton de Jorge Camacho "Celakantoj" (mi antaŭ iom da tempo recenzis tiun verskolekton; la ne vere lerta rezenzo legeblas ĉi tie). La afero estas, ke mi foje alportas kelkajn E-librojn al la laborejo por (se estas taŭga humoro por tio kaj ankaŭ la stud-horaro permesas) fari negrandajn prezentojn de Esperanto por miaj gestudentoj. Nemalofte tiuj libroj "sedimentiĝas" en mia labortablo kaj mi ne ĉiam povas rememori, kien mi ŝovis ilin.

La poemkolekto vere plaĉas al mi. Ĝenerale en poezio mi preferas mallongajn kaj striktajn, "streĉitajn" vers-formojn (kaj ankaŭ mem pli ofte verkas tiujn) - kaj Camacho ja estas majstro de tiaj kelkliniaĵoj. Por ilustri miajn poeziajn preferojn mi jen volas citi du ŝatatajn kelkliniaĵojn en Esperanto.

La unua estas el la poemkolekto de István Ertl "Provizore" (ankaŭ ĝin mia ja recenzis, sed ial en tiu ĉi paĝo mia recenzo mankas, sed kompense estas prezentitaj kelkaj aliaj :)):
 
Mi volis verki por vi am-poemon,
Sed ili ĉiuj samas...
Similas, kiuj amas...

Kaj jen la dua versaĵeto el la jam menciita poem-kolekto de Jorge Camacho. Ege ĉarmas min la strukturo de la versaĵo: la unua linio estas rimita al la kvina, la dua - al la kvara, dum la tria (meza) linio havas internan rimon. Krome, la unua kaj la kvina linioj estas simetrie mallongaj, dum la restaj linioj estas rimarkeble pli longaj. Rezulte - perfekte simetria (ritme kaj rime) versaĵeto, tute ne sena je poezia sento kaj intelekta enhavo...
 
kaj

kaj inter ovacioj
angoro mian menson ekokupas:
ke homoj solas, ilin nask' izolas
kaj nur en fantazio ili grupas
kiel konstelacioj.
Tags: en esperanto, poezio
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 1 comment